Diskuto:Piratpartio de Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri alispecaj politikaj partioj en Esperanto tute kutimas la formo "...a partio", ĉi-tie "pirata partio", ne necesas kunglui la du vorterojn al unu: bonas Socialdemokrata Partio anstataŭ Socialdemokratpartio, Kristandemokrata Partio anstataŭ Kristandemokratpartio, Maldekstra Partio anstataŭ Maldekstrpartio ktp. Tiusence logikus reveni al la antaŭa formo "pirata partio", kaj krei ĝis nun mankan kategorion pri "pirataj partioj", ne pri "piratpartioj". Tamen la esperantlingvaj partianoj en Germanio, aparte en Berlino, praktike nun pli uzas la koncizan formon "piratpartio", kaj dubokaze la praktika lingvouzo decidas. Mi ne scias kiun lingvouzon preferas la esperantlingvaj partianoj en Svedio aŭ aliloke. Mi nun lasos la nomon "piratpartio de Germanio" kaj kreos la mankan internacian kategorion "piratpartioj" malgraŭ mia persona konvinko... --ThomasPusch (diskuto) 10:56, 9 Jan. 2013 (UTC)