Diskuto:Plurmedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉar la Esperanta radiko MEDI havas nenian rilaton kun "plurmedio", mi proponas uzi la jam uzatan esprimon "plurkanala" aŭ ion alian, sed ni ne uzu la konfuzigan "plurmedio". Marcos 12:29, 14. Feb 2007 (UTC)

Tamen temas pri efektiva rilato al la Esperanta vorto "medio". Estas diversaj medioj por la datumoj: skribo estas unu medio, sono estas alia medio, bildo estas tria medio. La sama esenca mesaĝo/ideo/senco... povas "vivi" en diversaj medioj. Temas pri iom metafora uzo, sed ne multe. La esprimon "plurmedio" rekomendas la Komputada Leksikono de Pokrovskij. Bertilow 05:10, 15. Feb 2007 (UTC)

Dankon pro la interesa klarigo pri metafora ligo kun "medio". Ĉar la alternativoj (ekz-e "plurkanala") ankaŭ ne ŝajnas bonegaj, ni ŝajne restu kun "plumedio". Marcos 03:20, 24. Feb 2007 (UTC)
Mi nur ĵus vidis tiun ĉi tre interesan, laŭ mi necesegan diskuton. La argumento de Bertilo estas inĝeniega kaj admirinda, sed ne tre konvinka. Miaopinie estas esenca eco de plurperileco, ke ĉiuj uzataj periloj vivas en unu sola medio. Antaŭ la enkonduko de laŭtparolilo kaj kolora ekrano jam ekzistis tekstaj periloj (tiamaj komputiloj, teleksilo, ktp.), bildaj periloj (kino, televido), sonaj periloj (radio, telefono), eĉ la duperila televido. Sed ili iusence vivis en apartaj medioj. La kolora ekrano kaj la laŭtparolilo (nur poste aldoniĝis aliaj) kunigis tiujn perilojn en unu medion.
Miaopinie ekzistas nur unu ebla kialo por enkonduki novan radikon "multimedi-" (ne plurmedi-): Ĝin uzas la angla (en kiu "media" neniel signifas "medio") kaj pro tio multaj aliaj lingvoj, do ĝi estas laŭ la 15-a regulo internacia. Plurmedi- kiel kunmetaĵo estas por mi ne komprenebla, kaj kiel radiko ĝi estas maltaŭga.
Krome indas diri, ke en la angla lingvo la vorto akiris amason da kromsignifoj: Ekzemple multimedia loudspeaker ("xxx-a laŭtparolilo") plej evidente ne estas multperila (eligas nur sonon); ĝi vere signifas "malaltkvalita laŭtparolilo ne taŭga por altkvalita muziko".
Mi petas ĉiujn kunlaborantojn rekonsideri la aferon. Vikipedio ne estas ilo por enkonduki ekzotikajn ideojn.
Umberto 15:49, 27. Dec 2008 (UTC)

Mi pledas forstreki la artikoleton, ĉar la radiko medio signifas laŭ Baza Radikaro Oficiala "la ĉirkaŭaĵo, en kiu io troviĝas; la natura aŭ socia ĉirkaŭaĵo de iu" kaj ne plu. Plurmedio do sonas al mi kiel paralela mondo kaj tute ne al la per bildoj prezentataj objektoj.--Longharulo 08:34, 18 Feb. 2011 (UTC)

Mi ĵus realinomigis la artikolon de Plurpera al Plurmedio ĉar la ŝanĝo ne estis diskutita anticipe kaj rapida Google-serĉo montris ke la esprimo "plurpera / plurperaĵo / ktp" apenaŭ estas uzata kaj la malnova "plurmedio" estas tre uzata kun subteno de vortaroj. --KuboF (diskuto) 20:49, 1 Mar. 2014 (UTC)

Ankaŭ mi pensas ke la vorton «plurmedio» ne devus esti uzata, ĉar ĝi estas krokodilvorto. Kiel la aliaj, mi pensas ke la radiko de la vorto devas esti Esperanta vorto. Media en multimedia estas la pluralo de medium, sed medium ne aludas la medio (cirkaŭ oni), sed la perilo, kiu enhavas aŭ transmisas la informon. Mi proponas unu el la vortojn «percepteblo», «ludeblo», «montreblo», aŭ «interpreteblo». Kion vi pensas? -- SeverOraz, 2018-08-04 T20:13 UTC.