Diskuto:Poŝtgastejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ĝis nun nomiĝis "Postgastejo (gastejo, kiu estis poste)", sed estis prave en la kategorio "poŝto", ĉar klare temis pri stacio aparte por poŝtkaleŝoj, kie la ĉevaloj povis esti ŝanĝitaj, povis esti flegitaj, nutritaj kaj havis okazon por ripozi, kaj la pasaĝeroj de la poŝtkaleŝo povis en gastejo vesper- kaj la sekvan tagon matenmanĝi kaj havis okazon tranokti. La tuto tute ne rilatas al "post'", sed al "poŝt'". Tial mi permesas al mi alinomigi la artikolon al titolo "poŝtgastejo", mallonge por "poŝtkaleŝa gastejo", kun kroma nomo "poŝtkaleŝa stacio". ThomasPusch (diskuto) 16:56, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

alidirektilo "poŝtkaleŝa gastejo"[redakti fonton]

Per meto de alidirektilo "poŝtkaleŝa gastejo" ĉi tien eblis ankoraŭ "enkasigi" la artikolojn Sankt-Gotardo (montpasejo), Wörth an der Isar, Lukomagnopasejo, Maxhütte-Haidhof, Malojopasejo, Waldbüttelbrunn kaj Flüelapasejo, kiuj jam atendis pri tia artikolo !

alidirektilo "ĉevalŝanĝejo"[redakti fonton]

Kaj per aldona meto de alidirektilo "ĉevalŝanĝejo" ankoraŭ eblis enkolekti la paĝojn kaleŝo kaj ĉevaltira veturado. ThomasPusch (diskuto) 17:38, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]