Diskuto:Poezia Edda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĝenerale kontraŭas duoblajn konsonantojn en esperantigoj. En Esperanto ja ne ekzistas diferenco inter longaj kaj mallongaj sonoj, nek inter spireco kaj senspireco, kaj prononcoj kiel ed-do pezas kaj bremsas la naturan paroladon. Laŭ mi estas du eblaj esperantigoj de norena vorto Edda: 1. edo. 2. edao. Mi konsilas uzi la formon "edao" laŭ "sagao". Alia eblo estas uzi la originalan formon de la vorto, kp. Kalevala. Do nova nomo por ĉi artikolo estus aŭ "Poezia Edao" aŭ "Poezia Edda". Kion vi opinias? --Bab

Do, neniu komentis, kaj mi movas la du paĝojn, konkorde kun artikolo Edda. Mi ankaŭ mencios la alternativan nomformon. Bab 21:44, 26. Nov 2004 (UTC)