Diskuto:Por ke ne diri, ke mi ne paroli pri floroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi estas certa, ke la nomo donita de Knoedt estas precize tia? "Por ke ne diri, ke mi ne paroli pri floroj" estas stranga frazo, apenaŭ esperanta. --Surfo 19:46, 8. Mar 2007 (UTC)

Pra não dizer que não falei das flores laŭlitere: "Por ne diri ke ne parolis (mi) pri la floroj". La traduko de Knoedt ankaŭ ne ŝajnas bona al mi, sed tiel li tradukis. Mi tradukus Por ke oni ne diru, ke mi ne parolis pri floroj. La traduko de Knoedt estas malbona, laŭ mi, oni povas vidi ke estas multe pli da versoj en la tradukoj, ol en la originala. Krom tio, Knoedt klopodas forigi politikan flankon el la kanzono. Vere, granda forto de la kanzono, estas ne tradukebla al Esperanto, ĉar portugallingve "esperar" signifas "esperi" kaj "atendi" sekve la proverba verso "quem sabe faz a hora, não espera acontecer", oni tradukus "Kiu scias faras la horon, ne atendas ke (ĝi) okazas" aŭ "Kiu scias faras la horon, ne esperas ke (ĝi) okazas". Sed la disigo de la signifoj "atendi" kaj "esperi" malutilas al la senco. Roberto 11:57, 9. Mar 2007 (UTC)