Diskuto:Pouso Alegre

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Esperanton: Estas en ordo escepte mencii la nomon de urbestro en la informkesto. La nuna oficialulo oficas de 2020 ĝis 2024. Nur endas atenti tiam en 2024 kontroli, ĉu necesas persone ŝanĝi la nomon. Ĉar tio ne ĉie realigeblas, oni plej ofte rezignas en informkestoj pri tiaj relative ofte sanĝiĝantaj indikoj. Sed ĉar la indiko nun aktualas, estas en ordo esperi ke iu atentos pri aktualeco en 2024. Kaj: por la esperantigita urbonomo Poŭzalegro estus bone indiki iun skriban referencon. Ne nepre devas esti reta paĝo, ankaŭ indiko pri presita loka Esperanto-cirkulero kun ekzakta dato jam sufiĉus. Sed bonas pruvi ke esperantigita nomo de urbo vere uzatas ie en la mondo. ThomasPusch (diskuto) 10:16, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]