Diskuto:Pri Musoj kaj Homoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La multegaj ruĝaj ligiloj estas simple indikoj pri malmatureco de la teksto. Iuj tekstoj certe ankoraŭ ne kreiĝis, sed ekzemple la neekzista artikolo pri Victoria, Australia sendube simple temas pri Viktorio (Aŭstralio). "Paradizo Perdita" (sklave tradukita laŭ la angla vortordo) ankaŭ estis ruĝa, ĉar la paĝo nomiĝas Perdita Paradizo, laŭ pli kutima vortordo esperantlingva, sed tion mi jam fiksis per alidirektilo. Simple necesas pripensi, ĉu vere artikoloj ne ekzistas en Esperanto, aŭ ĉu simple la imagita titolo de ebla artikolo estas erara, kaj tiam decidi ĉu fari alidirektilojn aŭ simple ĝustigi la nomojn de artikoloj. Ne eblas blinde traduki de la angla al aliaj lingvoj ... Inventi neekzistan artikolon Victoria, Australia ankaŭ ne funkcias en la franca, hispana, germana, rusa, japana aŭ ĉina lingvoj ... maksimume en "simple english". ThomasPusch (diskuto) 12:28, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]