Diskuto:Provenca lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoizo, ĉu vi dufoje verkis la artikolon pri la provenca lingvo? Unufoje: Provenca lingvo, alifoje: Provenca? Do, prefere kontrolu anticipe per la Vikipedia serĉilo, ĉu la skribonta artikolo jam ekzistas.
Krome mi ŝatas diri al ĉiuj novuloj, ke la Vikipedio vivas de ligoj. Kiel oni metas ilin, vi ekscios, se vi klakas al niaj helpotekstoj, ekz. Kiel redakti paĝon. (Ni Vikipediaj spertuloj ofte ne estas spertuloj pri la fako, pro tio estas plej bone, se la aŭtoro mem ligas la aferojn.) Multan dankon pro via kunlaboro kaj bonan sukceson! Unukorno 17:15, 17 Okt. 2002

... Jes, pardonu, Unukorno, mi faris eraron, kaj sendis duan fojon la teksto pri la provenca ! Mi kredas, ke mi ankoraŭ ne tre bone regas la Vikipedion kaj kiel verki novajn artikolojn. Mi jam serĉis en la helpopaĝoj kiel krei ligilojn, sed ne trovis. Ĉu vi povus klarigi al mi ?? Antaŭdankon.—La komenton aldonis, sen subskribo, Zoizo (diskuto • kontribuoj) 17:22, 17 Okt. 2002

Ne gravas, ni ĉiuj iam komencis! ;-)
Ligojn oni metas jene: [[Zoizo]]
Se vi malŝatas helpotekstojn (la ligoj al ili cetero troviĝas supre sur la hejmpaĝo), eble rigardu la Redaktu tekston de la paĝo-tekstojn de la artikoloj de aliaj vikipediistoj (en Provenca lingvo ekz. iu jam metis ligojn), tiel vi ankaŭ multon lernas. Amike, Unukorno 17:37, 17 Okt. 2002

La reguloj pri lingvonomoj celas eviti konfuziĝon kun la adjektivaj formoj de gentonomoj kaj landonomoj. Oni sufiĉe ofte diras, ke iu estas "franca pentristo" aŭ "japana filmisto" ktp, pli cele la nacion ol la lingvon. Anstataŭe, oni povas uzi tian ligilon: "[[francio|franca]] pentristo", "kiu denaske parolis la [[provenca lingvo|provencan]]" ktp. --Brion VIBBER 00:11, 18 Okt. 2002