Diskuto:Pusano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frazo "Ĝi havas proksime 3.719.989 loĝantojn" estas amuza. Ne pro tio ke temas pri "proksimume", sed pro tio ke nombro tiom ekzaktega ne povas konsideriĝi "proksimuma". Mi ŝanĝas la indikon al "Ĝi havas proksimume 3 720 000 loĝantojn" (aldonante nur 11 homojn). Alternativo estus "La 1-an de januaro 2013 ĝi havis XXX loĝantojn", plej bone kun referenco pri la fonto de tiom ekzakta nombro. Amikemajn salutojn al Pusano. --ThomasPusch (diskuto) 23:20, 19 Feb. 2013 (UTC)

Nur parenteze mi indiku, ke mi ĵus serĉigis guglon pri esperantlingvaj paĝoj kun uzo de la nomoj "Pusano" kaj "Busano" (kaj dua serĉvorto "kaj"): Por "Pusano" troveblis 80 retejoj, kaj por "Busano" 145. Laŭ la praktika lingvouzo tial tute bonas paralele mencii kaj la pli malnovan formon Pusano (inspiritan de la transskribo de McCune-Reischauer) kaj la pli novan formon Busano (inspiritan de la reviziita transskribo de la korea). ThomasPusch (diskuto) 23:32, 19 Feb. 2013 (UTC)