Diskuto:QRZ.com

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kara Dima

pri tiu temo principe ne eblas fari sciencajn studojn. Do literaturaj fontoj laŭ viki-normo ne eblas. Tamen la listo estas interesa. En qrz.com troviĝas informoj pri aktivaj esperantistoj en la kampo amatora radio.

Vi kritikas, ke la artikolo enhavas reklamon. Mi forte rifuzas tiun kritikon. La listo donas utilajn informojn pri nia lingvo, tial varbado pri ĝi estas utila.

Eĉ se vi mem ne estas radioamatoro, vi rajtas eniri en la liston kaj senti ĝies etoson. --Hans Eo (diskuto) 18:50, 7 Dec. 2014 (UTC)

La "fonto" estas www.qrz.com

Tiu donas ĉiujn bezonatajn informojn. Se neniu alia plendo venos, mi baldaŭ forigos la rimarkon. --Hans Eo (diskuto) 12:23, 30 Jun. 2015 (UTC)

ĉu senkosta ankoraŭ?[redakti fonton]

Kiam mi aliĝis en qrz.com, tio estis senkosta, kaj mi ĝis nun ne pagas ion. Nun mi volis varbi por tiu tre utila afero kaj volis informi pri la maniero aliĝi. Aperis diversaj ofertoj, kiuj kostas monon, kaj ĉiujare denove. Ĉu vere ne plu ekzistas la senpaga eblo?

Kiu scias? Bv. informi, Hans DJ4PG --Hans Eo (diskuto) 14:50, 10 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Serĉante pri la problemo per google mi trovis informon, kiu helpas. Mi jam enmetis tiun en la artikolon. Se vi estas radioamatoro kaj volas aliĝi, mi helpos. Mia retadreso estas mia voksigno ĉe t-online.de --Hans Eo (diskuto) 15:45, 12 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Jes Esperanto[redakti fonton]

Mi ankaŭ opinias ke informo pri esperantaj retpaĝoj kaj eĉ rekomendo aldoni la vorton "Esperanto" en la biografioj estas utila. Ofte oni legas pri esperanto en eo.wikipedia.org dum en alilingvaj vikipedioj tio ne okazas.
Estas eraro en la eksteraj ligiloj, krome aperas neniu intervikia ligilo, mi klopodas aldoni. JabieroKubo (diskuto) 15:51, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]