Diskuto:Raĝastano
Ekzistas multaj landoj en Azio, kies nomo finiĝas per la du silaboj -stano ("lando" laŭ laŭ tjurkaj lingvoj). Inter multaj ŝtatoj kaj regionoj mencieblas ekzemple Afganistano, [Kazaĥstano]], Kirgizistano, Kurdistano, Pakistano, Tatarstano, Turkmenistano aŭ Uzbekistano (por iuj ankaŭ kutimiĝis pli mallonga esperanta formo, kiel Afganio, Kazaĥio, Turkmenio, Uzbekio ktp., sed ne por ĉiuj - maleblas ekzemple "Pakio"). Sola escepto de la finaĵo -stano estas la vikipedia artikolo pri la lando Raĝasthano, kiu havas aldonan literon "h".
Kio okazus, se oni pro unueco rezignus pri tiu litero kaj skribus "Raĝastano", kiel cetere jam faras iuj esperantaj tekstoj, ankaŭ en la esperantlingva vikipedio???
Mi propronas tian unuecigon.
ThomasPusch 21:25, 12. Okt 2008 (UTC)
Ne necesas eĉ demandi. Kompreneble estu sen la litero "h". Bertilow 06:36, 13. Okt 2008 (UTC)
- Prave, kaj mi nun ŝanĝos la nomon. – Umbert' 20:39, 11. Feb 2010 (UTC)
Komencu diskuton pri Raĝastano
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Raĝastano.