Diskuto:Rafik Hariri

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu estas nia vikipedia standarto uzi signetojn † kaj * por morto kaj naskiĝo?

Se ne, mi proponus skribi pli eksplicite: "nask." kaj "mort." aŭ eĉ "naskiĝis" kaj "mortis", ĉar la signetoj ne ŝajnas al mi tute internaciaj (kaj tute ne interkulturaj, certe, pro la kruco). - Slavik IVANOV 16:38, 14. Feb 2005 (UTC)

Alia vikipediisto, mi nun ne memoras kiu, proponis "n." kaj "m.". Tamen ĝis nun estas standardo skribi la kompletajn vortojn. - Montanesko 18:35, 14. Feb 2005 (UTC)

La ĝisnuna "normo" (standardoj estas tiuj flirtemaj tukoj) "naskita/naskiĝis/mortinta/mortis" havas la avantaĝon, ke ĝi estas senprobleme komprenebla al ĉiu. Mallongigoj aŭ simboloj tauĝas por paperaj (libraj) enciklopedioj, kie ili ŝparas spacon; ja estas avantaĝo, se enciklopedio havas nur 950 paĝojn anstataŭ 1000. Sed en Vikipedio tio apenaŭ gravas. Ofta leganto de enciklopedio verŝajne iom pli rapide legas mallongigojn, sed ni konsideru ankaŭ la nur-okazajn legantojn. Umberto 07:35, 15. Feb 2005 (UTC)