Rafik Hariri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafik Hariri
Rafic Hariri in 2001.jpg
Persona informo
رفيق الحريري
Naskiĝo 1-an de novembro 1944 (1944-11-01)
en Cidono
Morto 14-an de februaro 2005 (2005-02-14) (60-jara)
en Bejruto
Mortis pro hommortigo [#]
Mortis per atenco [#]
Tombo Bejruto [#]
Religio islamo [#]
Lingvoj araba [#]
Ŝtataneco LibanoSauda Arabio [#]
Alma mater Bejruta Araba Universitato [#]
Partio Future Movement [#]
Familio
Patro Bahaa Hariri [#]
Patrino Hind Hariri [#]
Gefratoj Bahia Hariri [#]
Edz(in)o Nidal Boustany • Nazik Hariri [#]
Infanoj Saad Hariri • Bahaa Hariri • Fahd Hariri • Hind Hariri • Hossam El-Din Hariri • Ayman Hariri [#]
Profesio
Okupo politikisto • entreprenisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rafik Al-Hariri (naskiĝis 1-an de novembro 1944 en Sidon; mortis 14-a de februaro 2005 en Bejruto) estis libana miliardulo, politikisto kaj ĉefministro de sia lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finstudis en 1964 kaj plustudis en la Araba Universitato de Bejrut. Li estis ekde 1992 ĝis 1998 kaj poste ankoraŭfoje - krom iometa paŭzo - ĝis 20-a de oktobro 2004 ĉefministro de la Libano. Li estis kritikanto de la landaj potenculoj (okupaj fortoj de Sirio) en la lastaj monatoj. Li deziris retiron de la siriaj trupoj el Libano antaŭ la balotoj en majo.

Li staris en la listo de la miliarduloj kun lia familio en 2004 je la 108-a loko kun riĉeco de 4,3 miliardoj da usonaj dolaroj. Li okupiĝis ĉefe pri konstruoj, nemoveblaĵoj.

Morto pro atenco[redakti | redakti fonton]

Li mortis la 14-an de februaro en 2005, pro aŭtobomba atenco en Bejruto. La eksplodo okazis, kiam li traveturis turisman kvartalon. Mortis 8 pliaj homoj, inter tiuj liaj korpogardistoj.

Lia filo estas Saad Hariri.