Diskuto:Real Madrid

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiom da eŭroj Real Madrid pagis al FIFA por akiri la titolon de "plej bona en 20-a jarcento"? Certe Real estas la teamo kiu pli havas monon, nur tio. Roberto 08:01, 18. Apr 2006 (UTC)

Kial la nuna prezidanto Florentino Pérez nepre havu esperantlingvan artikolon, kaj la nuna trejnisto ne: mi forprenas la ruĝan ligilon pri Florentino Pérez kaj kontribuas malgrandan artikolon por la kluba stadiono, ĉar mi opinias inda havi tekston pri ĝi. ThomasPusch (diskuto) 16:32, 17 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Kaj... kial iuj "famaj ludantoj" havu ruĝan ligilon, kiu postulas baldaŭan kreon de artikolo, kaj multaj aliaj ne? Kiu esperantisto decidas kiuj futbalistoj de la klubo estas "pli gravaj" kaj kiuj "malpli gravaj", se ĉiuj listiĝas sub la titolo "famaj ludantoj"? Mi forprenas la troajn ruĝajn ligilojn - eblas aldoni bluajn ligilojn kiam kreiĝas pliaj biografiaj artikoloj... ThomasPusch (diskuto) 16:36, 24 jul. 2018 (UTC)[Respondi]