Diskuto:Reenkarniĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne komprenas kial "Spirito(j)" vi skribas majuskle. -- 20:56, 24 dec. 2004‎ Montanesko

Bone, Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, kiel traduktis La Libron de La Spiritoj majuskligis la vorton Spiriton, mi sekvas lian kutimon, mi ne scias se en franca originalo jam Kardec tion faris. Sed Porto Carreiro Neto estis lingva komitatano... -- 22:51, 24 dec. 2004‎ Roberto

Proponata kunigo[redakti fonton]

Mi proponas kunigi la artikolojn reenkarniĝo, reenkorpiĝo kaj metempsiĥozo en unu artikolon. En tiu artikolo oni povas mencii la diversajn malsamajn versiojn de tiuj kredoj. Kion pensas la aliaj pri tio? Marcos 11:51, 20. Maj 2006 (UTC)

Al mi, estas tri tro malsamaj aferoj, kaj eĉ la malsamo inter reenkorpiĝo kaj reenkarniĝo estas sufiĉa por disigi religiojn. Al mi ne plaĉas, kaj al mi, denove, ne malutilas oni havi tri artikolojn, sed, vi ĉiam faras kion vi volas, kial do vi demandas?Roberto 01:34, 21. Maj 2006 (UTC)
Mi demandas, ĉar mi persone ne komprenas sufiĉe multe pri tiuj aferoj por certi pri tia decido.
Memoru, ke ankaŭ pri la ĝusta kompreno de la koncepto "Dio" (aŭ "dioj") la religioj disiĝas, sed tamen ni havas unu artikolon pri tio, por kontraste priskribi la malsamajn vidpunktojn en unu artikolo.
Eble mi konvinkiĝos pri la disiĝo de tiuj artikoloj, se vi povas montri al mi ke iu alia Vikipedio faras same. Ĝis nun mi en aliaj Vikipedioj ĉiam trovis nur unu artikolo pri ĉi tiu temo. Marcos 10:15, 21. Maj 2006 (UTC)

Proponata kunigo (denove)[redakti fonton]

Mi konsentas al supra malnova propono. Mi pensas ke ni uzu la titolon de Reenkarniĝo havantan fonton kaj Vikidatumon (d:Q128593). La aliaj lingvoj de Renaskiĝo estas nur parto de la sama VD. Metempsiĥozo ankaŭ estas menciebla sub la sama artikolo.--Salatonbv (diskuto) 12:58, 7 Mar. 2015 (UTC)

Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 19:14, 7 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite dankon,--Salatonbv (diskuto) 23:11, 13 Mar. 2015 (UTC)