Diskuto:Regalado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu apartigilo?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ĉi tiu artikolo estas markita kiel apartigilo. Sed mi dubas pri tio, ĉar la samaj sencaj nuancoj troviĝas sub la sama kapvorto en Nova PIV, sur paĝo 959 ĉe "regali". Mi tial proponas forigi la markan ŝablonon {{apartigilo}} el ĝi kaj iomete rearanĝi la tekston. La menciita franca vorto "régaler" eble povos servi al ni trovi ĝustajn intervikiajn ligilojn.

Krome la enhavo neniel rilatas al la artikoloj, kiujn oni povas trovi per la intervikiaj ligiloj. Do, ni prefere kreu Regalado (apartigilo) kaj metu la intervikiajn ligilojn tien. Se ne aperas alternativa propono, mi realigos tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 12:48, 24 Jan. 2013 (UTC)