Diskuto:Regiona ligo Vestfalio-Lipo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio pri Landschaftsverband (Nordrejn-Vestfalio)???[redakti fonton]

Fakte tre loka kaj speciala demando estas, kiel en Esperanto nomi la du grandajn regionojn de Nordrejn-Vestfalio ("Rheinland" kaj "Westfalen-Lippe"), kiuj germane nomiĝas "Landschaftsverband". Kaj aldone, kiel nomiĝu la "Regiona Ligo Ruhr" (germane origine "Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk", nun "Regionalverband Ruhr"), senkategoria geografia ligo de distriktoj centre de Nordrejn-Vestfalio.

Sur la paĝo Regiona ligo proponatas la difino "Regiona ligo estas ligo inter pluraj distriktoj, urboj kaj/aŭ komunumoj, kiu plenumas komunajn taskojn de la konstituantoj, ekz. en la urboplanado, vojplanado, la publika transporto, la medioprotekto aŭ la ruboforigo".

Laŭvorte Landschaftsverband tradukeblus per "pejzaĝa ligo". Tiu vortumo tamen en Esperanto ne estas tre klariga. La du paĝoj de la esperanta vikipedio pri Rheinland kaj Westfalen-Lippe - la "du duonoj de Nordrejn-Vestfalio" - proponas la nomon "provinca komunumligo" (re-traduko al la germana lingvo estus: "Provinz-Gemeindeverband" aŭ "Provinzioneller Gemeindeverband"??? Kio estus tio??). Bedaŭrinde ne eblas kompari la lingvouzon en alilingvaj vikipedioj, ĉar artikoloj pri Landschaftsverband krom en Esperanto ĝis nun nur troveblas en la originala germana lingvo: almenaŭ en la anglalingva vikipedio sur la paĝo "States of Germany" tekste aperas la tradukopropono "area association". Esperanta vortumo povus esti "regiona ligo", "area ligo" aŭ "teritoria ligo" - teorie ankaŭ "provinca ligo" (dum la 19-a jarcento Rejnlando estis provinco de la reĝlando Prusio, kvankam de tiam pasis preskaŭ 200 jaroj kaj politike multo ŝanĝiĝis). Ĉar klariga paĝo pri Regiona ligo jam ekzistas, mi proponas uzi la vortumon "regiona ligo" por "Regionalverband Ruhr" kaj ankaŭ por la nordrejn-vestfalia koncepto "Landschaftsverband", samkiel por aliaj regionaj ligoj de urboj, komunumoj aŭ distriktoj (kaj ankaŭ iuj regionaj ligoj de sociaj organizoj, ekzemple regiona Esperanto-ligo, falu sub tiun difinon, kvankam temas pri alispeca ligo ol unuiĝo de subŝtatoj) .... ĉiukaze ne eblus havi propran esperantan fakvorton por ĉiu ajn administra unuiĝo de iuj urboj, komunumoj aŭ distriktoj de la mondo.

ThomasPusch 18:28, 3. Apr 2007 (UTC)

(Sama rimarko ankaŭ sur la paĝo diskuto:Provinca komunumligo Rejnlando)

En pli ol sep jaroj ne venis ajna protesto aŭ kontraŭa opinio, kaj la argumentoj same validas nun kiel tiam. Mi sekve finfine alinomigas la paĝon al nomo "regiona ligo Vestfalio-Lipo". ThomasPusch (diskuto) 19:58, 6 Aŭg. 2014 (UTC)