Diskuto:Retkomunumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titolo de la artikolo[redakti fonton]

Saluton, ĉu laŭ vi "virtuala komunumo" ne estas evitinda laŭvorta traduko de la angla "virtual community"? Mi ne havas PIV-on ĉemane, sed Reta Vortaro nur difinas virtuala kiel "ŝajne ekzistanta" kaj "ebla sed ankoraŭ ne efektiviĝinta". Laŭ mi la titolo estu "retkomunumo", kaj la alternativo kun "virtuala", se entute menciinda, aperu nur inter krampoj en la enkonduka linio. --WinstonSmith 15:59, 8. Dec 2009 (UTC)

Mi preferus "Reta komunumo", ĉar "virtuala komunumo" pensigas min pri komunumoj en virtualaj mondoj. Laŭ mi, reta komunumo estus pli ĝenerala esprimo ol virtuala komunumo. BerginoDale 19:36, 9. Dec 2009 (UTC)
"Virtuala komunumo" malnepre uzu Reton (kvankam ĝi plifaciligegas la komonumumon). Eblas komunumumi per poŝto, telefono, fumsignaloj, tamburoj, ktp. Ĉefa eco de tia komunumo estas ke ties anoj ne fizike proksimas unu de la aliaj. La nomo povas esti "Disa komunumo".--Jean-François Clet 10:21, 14. Dec 2009 (UTC)