Diskuto:Reza Torabi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iom panee krom tiu ĉi artikolo ankoraŭ restis malgranda capitro pri li en la Ĝermolisto de iranaj esperantistoj, kvankam la ideo estas en la listo kolekti informojn ĝis ili sufiĉas por propra artikolo, kaj tiam ŝovi ĉiun materialon pri la homo de la listo al nova artikolo, por eviti ke restas duobla loko por biografiaj informoj. Tie ĉi estas noto "Li nune loĝas en Germanio." kaj en la ĝermolisto plia noto "Li nune loĝas en Tehrano." Sendube nur unu informo "nun" ĝustas, kaj estas malbone malkonkrete fari iujn asertojn pri "nun", ĉar la leganto ne scias kiam oni skribis noton kaj kiu dato estis tiu "nun". Mi nun ne povas respondi tiun demandon kaj simple notas la diverĝajn informojn. ThomasPusch (diskuto) 13:54, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]