Diskuto:Rezistemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nova artikola ĝermo "rezistemo" estas ligata al artikolo samtema en iuj lingvoj, ekzemple la germana, sveda kaj norvega, kiuj mem estas intervikie ligataj al dua grupo de artikoloj en aliaj lingvoj, inter alie la angla, hispana kaj kataluna, pri la subtemo "farmakorezistemo". La ekzisto de tiuj du grupoj de artikoloj, intervikie ligataj kvazaŭ temus pri la sama temo, do ne estas la kulpo de la esperantlingva teksteto, sed estas sendependa problemeto. En Esperanto, kiu ĝis nun nek havis artikolon "rezistemo" nek pli specife "farmakorezistemo", prefere temiĝu la pli larĝa temo, kaj povas esti teksta subsekcio pri farmakorezistemo. Pri tio konsciu estontaj ampleksigantoj de la teksto per traduko ekzemple el la angla, hispana aŭ kataluna... ThomasPusch (diskuto) 16:41, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]