Diskuto:Roland Dumas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom purigis la artikolon, transformis multajn de ekde ok jaroj ruĝaj ligiloj en normalan tekston, vortumis en pli kompreneblaj vortoj kion mi mem sukcesis kompreni (la verkinto estis iom naiva ekzemple kredi ke ĉiu ne-franco aŭtomate scias kion signifas la du literoj FN), kaj elkomentis unu frazon kio laŭ me tute ne kompreneblas se oni ne ĉiukaze estas fakuloj pri francaj politikaj skandaloj - se iu sentas emon, tiu ja povas nove vortumi la frazon tiel ke ĉiu pensiulo en Barato kaj lernejano en Argentino komprenas ĝin. Cetere: la indikoj pri kvar portaloj {{Portalo|Limoges|franca politiko|franca rezistado|franca juro}} ankaŭ estas blufo - neniu el tiuj portaloj kreiĝis en la lastaj 20 jaroj, kaj supozeble en la sekvaj 20 jaroj tio ne ŝanĝiĝos - se tamen jes, sencas unue starigi konvinkan portalon kaj poste meti indikojn pri ĝi al unuopaj paĝoj, ne inverse. ThomasPusch (diskuto) 15:53, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]