Diskuto:Rotikeco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Ĉar mi nenie trovis vorton por "rotikeco", mi kreis ĝian radikon laŭ la 15-a regulo de la Fundamento. Ĝia radiko ekzistas en la angla rhotic (tiea titolo: Rhotic and non-rhotic accents), hispana rótico (tiea titolo: Acento rótico y non-rótico), hungara rotikus (tiea titolo: Rotikus és nem-rotikus akcentusok) kaj indonezia rotik (tiea titolo: Aksen rotik dan non-rotik). Nur la germana Rhotizität kaj pola Rotyzacja uzas unuvortajn titolojn. Tamen mi evitis la tiean ŝanĝon de k al z, kies prononco en la germana kaj pola eĉ ne koincidas.

Mi esperas, ke la titolo estas taŭga. Se vi pensas, ke ne, bonvolu skribi kialojn por tio ĉi tien, antaŭ ol okazus eventuala alinomigo. --Tlustulimu (diskuto) 19:58, 15 Feb. 2014 (UTC)