Diskuto:Ryŏkp'o-guyŏk

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nestigo de informkestoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus provis nestigi la du informkestojn. Sed ial {{informkesto korea vorto}} dum antaŭrigardo fuŝe aperis en la parametro nomoj de {{informkesto geografiaĵo}}. Eble mi foje devus aldoni ruzaĵon al la due nomita ŝablono. Sed pro malfrua tempo mi provos morgaŭ. Mi ja certe devos aldoni ion al {{Geografiaĵoj/geokesto}} (aldono3="nomo vikie" aŭ io tia), por "persvadi" la ĉefan modulon meti ĉirkaŭ la aldonita interna tabeloĉelon aŭ ĉelaron en Vikia sintakso helpan <div>-etikedon kaj vikian tabelon.

Kulpas pri tio malnova malharmonio inter HTML-tabelo (farita ĉikaze de la Lua-modulo) kaj Vikia tabelo (farita ĉikaze de la klasike konstruita ŝablono). --Tlustulimu (diskuto) 21:29, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi ĵus denove redaktis la artikolon, rigardinte la Lua-modulon {{geografiaĵoj}}. La subteno por la nestigo jam estis antaŭe. Sed mi simple tiel malofte uzas tion, ke mi devis rigardi, kiel tio funkcias. En la ĉefa ŝablono ne nur necesas la parametro nomoj, sed ankaŭ la helpa parametro trajto por nomoj kun la valoro ĉelo. Tio iomete ruze persvadas la supre menciitan efikon de malharmonio malefiki. Kaj en la subordigita ŝablono {{informkesto korea vorto}} necesas la parametro subŝablono=jes, kiu malaperigas la ĉirkaŭantan tabelan Viki-kodon. La subordigita ŝablono simple ne "rimarkas" mem, ke ĝi staras en parametro de alia ŝablono. Do, oni devas "informi" ĝin per parametro. --Tlustulimu (diskuto) 10:45, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]