Diskuto:Sânzieni

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas kion fari kun la

Renomaj personoj[redakti fonton]

La hungara apartigilo hu:Nagy Ervin (egyértelműsítő lap) ofertas sep homojn kun nomo Ervin Nagy, sed neniu el ili naskiĝis en 1930. Vikidatumoj ankoraŭ havas okan Ervin Nagy, sed ankaŭ ĝi ne taŭgas. Kaj la retejo "linkedin" ankoraŭ havas kroman Ervin Nagy, kiu nun laboras eksterlande en la regiono Kolonjo-Bonno ... Tiu ankaŭ certe ne estas la mistera pentristo Ervin Nagy de 1930, kiu nun jam estas 94-jara, se li ankoraŭ vivas. Kaj pri la onidira Béla Ráduly, kiu jam estas 105-jara, se li ankoraŭ vivas: en vikidatumoj estas tute nenio pri tia homo, guglo trovas drumiston de tia nomo, kiu mortis en 1994 sed aspektas ke li estis jardekojn pli juna ol naskiĝjaro 1919, kaj Facebook simple trovas ses simplajn homojn de tiu nomo - evidente la nomo ne estas unika. Mi proponas simple elmeti la du nopmojn el la listo de "Renomaj personoj", en nur forigi la ruĝajn ligilojn: se estas tiom nul da informoj pri du onidiraj nomoj en la interreto, tiam almenaŭ dubindas ĉu ili vere estas aŭ estis internacie renomaj aŭ ĉu nur estis konataj en la komunumo... ThomasPusch (diskuto) 18:10, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]