Diskuto:Sabato-lifto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

hmmm, ĉu vere sabato-lifto kaj ne ŝabato-lifto? En la angla ja oni diras ankaŭ sabbath elevator kaj ne saturday elevator. Eble iu juda esperantisto povas informi pri la vera lingvouzo? PaulP@diskkont 16:13, 28 Apr. 2013 (UTC)


Mi prenis la vorton sabato el la artikolo sabato, sed eble vi pravas. En la artikolo ŝabato troviĝas la frazo

"Izraelidoj (Judoj) observas sian ŝabaton je sabato,"

Laŭ tiu frazo povas esti, ke la tago de la semajno estas nomita sabato, sed la religia festotago estas nomita ŝabato. Ni atendu la juĝon de israela esperantisto. --Hans Eo (diskuto) 12:59, 29 Apr. 2013 (UTC)

socia aspekto de la ŝabato kovrita[redakti fonton]

Traleginte diversajn artikolojn pri la sabato/ŝabato mi rimarkis, ke la socia aspekto ne estas priskribita sufiĉe. La strikta observo de la tago kiel tute libera de laboro, ne nur por la gvidantoj, sed ankaŭ por ĉiuj laboristoj, eĉ por sklavoj, ŝajnas ege grava socia atingo. En aliaj socioj dungitoj nur havis unu aŭ du liberajn tagojn dum tuta jaro! La tre detalema religia regularo por ŝabato, kiu aperas en diversaj aspektoj kurioza (por resti ĝentila) nun preskaŭ komplete kovras la tre pozitivan kernon. Ĉu ekzistas citebla literaturo pri tio ie? --Hans Eo (diskuto) 13:10, 29 Apr. 2013 (UTC)