Diskuto:Sablobenko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio pri infana sablejo?Narvalo 15:30, 7. Apr 2009 (UTC) Ĉu Saharo estas sablejo?

Mi pensas ke pli bone oni anstataŭigu "sablejon", ĉar tiu ĉi nenion esprimas pri la situo en maro aŭ alia akva medio. "Sablobenko" ŝajnas preferinde. --Forstbirdo 08:05, 29. Jun 2010 (UTC)
Termino "sablokenko" troviĝas en vortaro ( p. 187 ) de Petro De Smedt ISBN 90 77066 12 8 --Forstbirdo 14:47, 3. Jul 2010 (UTC)

Mi (kiu iniciatis la artikolon kaj aŭtoris la komencan version) tute ne kontraŭas. Kompreneble "sablejo" estas laŭdifine tre vasta termino, sed mi hezitis proponi vorton "sablobenko", ĉar en la Esperanto-vortaroj de mia bretaro mi ne trovis ĝin (pri la nederlanda lingvo kaj Esperanto mi havas tiun de Middelkoop), kaj mi hezitis ke sen ĝenerala kono pri termino "sablobenko" ĝia kompreno flanke de parolanto de ne-ĝermana lingvo povus esti malfacila. Por tiaj dubaj kazoj estas la vastegaj kaj flekseblaj terminoj en Esperanto kreeblaj inter alie per la afiksoj -ej- kaj -il-... Se tamen estas faka konsento pri uzeblo de la vorto "sablobenko", des pli bone! ThomasPusch (diskuto) 11:11, 17 Sep. 2013 (UTC)