Diskuto:Sabro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kia ingo?[redakti fonton]

En bildejo oni legas: "Sabro kun glavingo." Ŝajnas al mi, ke glavingo rilatas precipe al glavo kaj ke sabro neeblas esti eningigita en glavingo, ĉar ĉi-tia ingo estas pli mallarĝa kaj mallonga, krom nekurba. Al mi ŝajnas pli ĝuste: "Sabro kun sia ingo." -- La noton aldonis, sen subskribo, la anonimulo de IP 168.181.106.122 je 18:39, 19 feb. 2017‎

Principe vi kompreneble pravas, sed ĉar sabro ja estas glavo, kaj ekzistas artikoleto de temo glavingo, kiu pli utilas kiel interna ligilo ol la ĝermeto ingo, la ĝisnuna vortumo laŭ mi ŝajnas tolerebla. Kompreneble, se oni kreus kompletan artikolon "sabringo" paralele al la ĝis nuna teksto "glavingo", oni povus ligi al tiu kaj pli malvaste difini la signifon de "glavingo", sed kreo de tia aparta teksto por specifa speco de glavingo ŝajnas al mi tro detalema, tial mi bone komprenas ke neniu venis al tiu ideo ĝis nun. Ĝuste la ideo de Zamenhofo pri la afiksoj ja estis, ke vorto "sabr-ingo" ankaŭ kompreneblas por ĉiu sen ke devas ekzisti aparta vikipedia artikolo kiu klarigas la signifon! ThomasPusch (diskuto) 08:53, 26 jul. 2022 (UTC)[Respondi]