Diskuto:Saga
Mi ĵus ricevis tiun ĉi verkon kiel kristnaska donaco:
- Saga, bildliteratura serio de Brian K. Vaughan kaj Fiona Staples (en:Saga (comic book))
Je mia surprizo, unu el la rasoj en tiu sciencfikcia-fantasta verko parolas en - Esperanto! La unua citita frazo estas senerare "Haltu! Mi avertas vin, ne tuŝu min!" - eĉ kun la supersigno. En la serio mem, la lingvo tamen estas nomata ne Esperanto sed "Blue".