Diskuto:Sankta Barbara

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Barbara ne estas nur katolika sanktulo, kaj eĉ malpli "iama katolika sanktulo", sendepende de kiun statuson la vatikanaj oficistoj donas al ŝia aktujo tie, sed ŝi estas, kiel substrekas ekzemple la kataluna resumo pri ŝi, venerada a tota la cristiandat, konata kaj rekonata en ĉiuj branĉoj de kristanismo - la vivo ne nur okazas en katolikismo, ne nur okazas en Vatikano (kaj entute ne nur okazas inter kristanoj), kaj estas malvastvida konsideri nur la oficejojn de vatikanaj oficialuloj. Esperanto havas tutmondan perspektivon. ThomasPusch (diskuto) 10:19, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere, havas sencon titoligi la artikolon kaj la vikidatuman titolon "sankta Barbara", ne nur "Barbara", ĉar alikaze artikoloj uzantaj vikidatumoj sendas al la apartigila paĝo pri ĉiuj virinoj nomataj "Barbara". Bonvolu ne ŝanĝi tion! ThomasPusch (diskuto) 10:23, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]