Diskuto:Sankta koro de Jesuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi ne akcepteblas elekti eksterajn ligilojn por esperanta teksto nur el unu nacia lingvo, ĉi tie 6 ligiloj en la germana. Unu ĉiukaze ne plu funkcias, restas 5, mi aldonas simbole ankoraŭ unu ligilon en la franca, du en la itala kaj unu en la angla. Eblus ankoraŭ redukti la germanajn ligilojn al ni diru tri kaj anstataŭe aldoni 1-2 en la hispana, kataluna kaj/aŭ portugala, sed jam nun la ligiloj aspektas "pli internaciaj". La germanaj ligiloj estas enhave bonaj, dum en la itala mi nun nur trovis unu enhave bonan tekston tute sen ĝenaj varbaĵoj, sed tamen gravas iom da lingva ekvilibro. ThomasPusch (diskuto) 08:30, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]