Diskuto:Sastamala

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poŝtkodo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la poŝtkodo, kiu aperas en la informkesto, estas sensenca. Iu fuŝis tion en la rilata Vikidatuma ero, prenante ion malĝuste el la rusa artikolo. Kion ni faru nun? Mi ĵus atentigis pri tio sur la diskutopaĝo de la Vikidatuma ero de la artikolo. Sed mi timas, ke oni ne aŭ malrapide respondos. --Tlustulimu (diskuto) 17:14, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝajne estas pluraj poŝtkodoj, 38200, 38210... Malfacilas decidi kiu estas la plej taŭga. --Dominik (diskuto) 17:40, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Dominik:. Kie vi trovis la poŝtkodojn? Mi rigardis la germanan, anglan, rusan kaj finnan artikolojn, sed ne trovis poŝtkodojn tie. --Tlustulimu (diskuto) 17:46, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton @Tlustulimu:. Mi simple eniris la retejon indikitan en la rusa Vikipedio, kaj poste kontrolis en la oficiala retejo de Sastamala. --Dominik (diskuto) 18:44, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, @Dominik:. Tio nun aspektas pli bone. Mi plejparte nur metas intervikiojn ĉe Vikidatumoj kaj nur kelkfoje ion alian. --Tlustulimu (diskuto) 14:13, 10 apr. 2021 (UTC)[Respondi]