Diskuto:Sciuro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eble oni precizu al KIU specio de sciuro apartenas tiuj sur la fotoj (ŝajnas al mi, ke temas pri la nord-amerika griza sciuro)
Eliott

Kaj pli bone ol foviŝi bildojn estus pli pozitive alŝuti ili, ke ili aperu plu en la artikolo.

Ĥaosa artikolo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto (taksonkesto) temas pri familio, dum ke la priskribo rilatas al genro. Se ne aperos konvena alternativa propono, mi aranĝos du aŭ eble tri apartajn artikolojn. Se estus du, unu temu pri la familio (science Sciuridae, esperante sciuredoj) kaj la aliaj pri la genro (science Sciurus, esperante sciuro). En kazo de tri apartaj artikoloj la tria estu pri la tribo (science Sciurini, esperante sciurenoj). Krome la intervikiaj ligiloj tiam devos esti rearanĝataj. Amike --Tlustulimu 16:10, 28 Nov. 2011 (UTC)

Mi ĵus korektetis la taksonkeston. Sed ĝi aspektas iom strange, ĉar la aŭtoritato pri la genro aperas tro malgrande kaj ne en aparta linio, kiel devus esti ĉe artikolo pri genro. Bonvolu legi ankaŭ en diskutejo de la ŝablona projekto. Amike --Tlustulimu 16:27, 28 Nov. 2011 (UTC)
Jes se oni povus skribi "Genro" en roza fono estus bona. Amike --pino 21:25, 28 Nov. 2011 (UTC)