Diskuto:Sendependeca partio (Islando)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la islanda oni sendube povas senlime kunglui vortojn, sed en Esperanto estas kutimo lasi sufiĉajn vokalojn, tiel ke laŭeble homoj de ĉiuj landoj ankoraŭ povas prononci ilin, kaj krome prefere dividi vortegon al pluraj vortoj (ekzemple adjektivo kaj substantivo), tiel ke pli facile videblas pri kio temas. Tial Sendependecpartio ne estas tre esperanta vorto - mi nur enmetas unu vokalon kaj interspacon, kaj alinomos la artikolon al "Sendependeca partio". Tion islandano eble perceptas kiel "ne tiom ekzakta traduko", sed la nova vortumo estas "pli esperanta". ThomasPusch (diskuto) 18:46, 27 jan. 2024 (UTC)[Respondi]