Diskuto:Sinmasturbado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi markis tiun ĉi artikolon neneŭtrala, ĉar ĝi sciigas nur unu el la pluraj opinioj pri la koncerna temo, ne mencias tiun ĉi fakton kaj eĉ rekte primokas la opinion de la alia flanko (reprezentita ĉi tie per la katolika eklezio). Tiaj ĉi artikoloj estas en la Vikipedio evitindaj, kiel diras la paĝo pri la neŭtrala vidpunkto.

La plibonigendaj partoj estas de tiu ĉi vidpunkto ĉefe la sekvaj artikoleroj:

  • Onanado estas tute normala ago en ĉies vivo. Strange, tamen, en multaj socioj ekzistas tia tabuo, ke ĉiuj agas kaj parolas kvazaŭ neniu sin masturbus.
  • Kio laŭ la propraj teorioj de tiuj samaj pastroj devintus signifi, ke ili mem melkis sin senmezure.

Blahma 23:38, 15. Jun 2005 (UTC)


Dankon al ĉiuj engaĝiĝintaj pro la redaktoj en la artikolo. Mi forigis la plendon kontraŭ neneŭtraleco de la artikolo. Blahma 01:25, 29. Aŭg 2005 (UTC)

Uzanto, kiu ĵus aliĝis, anstataŭigis la desegnojn per fotoj… Ĉu tiaj fotoj estas akcepteblaj en Vikipedio? Mi ne ŝokiĝas, sed mi ne scias, kion opinias aliuloj pri tio. Mutichou 16:36, 16. Sep 2009 (UTC)