Diskuto:Siroko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial estas "ŝiroko" anstataŭ "siroko" kiel statas en NPIV, Meteologia Terminaro kaj ReVo? Mi varme konsilas ŝanĝi al Siroko.--Cortomaltese (diskuto) 16:21, 5 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Cortomaltese. Dankon pro via atentigo. Ankaŭ la vortaroj "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" kaj "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de d-ro Krause nur konas la vorton "siroko", nome sur la paĝoj 705 resp. 1194. Mi trovis la formon "siroko" ankaŭ en plia vortaro, nome "Słownik esperancko-polski, Esperanto-pola vortaro", sur la paĝo 441. Jen pliaj kialoj por ŝanĝi la titolon. Sed bonvolu ne provi tion mem fari, ĉar vi kiel nova uzanto ne povas uzi la alinomigan funkcion de la Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 5 Maj. 2013 (UTC)
Intertempe mi trovis la vorton "siroko" en plia vortaro, nome "Kroatoserba esperanta, esperanta serbokroata vortaro", de Gjivoje, sur la paĝo 201. Krome konatulo ĵus trovis la vorton "siroko" en sia vortaro "Gran Diccionario Español-Esperanto" de García de Diego. Do, ni prefere uzu "siroko" kiel titolo. --Tlustulimu (diskuto) 17:07, 5 Maj. 2013 (UTC)
Kvankam ĵus registrita, mi jam delonge konas Vikipedion kaj ĝiajn regulojn :) Ĝuste pro tio mi ekdiskutis en tiu ĉi paĝo ;-) --Cortomaltese (diskuto) 17:36, 5 Maj. 2013 (UTC)
✔ Farite Paul ĵus alinomigis la artikolon kaj mi ŝanĝis en la teksto "ŝiroko" al "siroko". --Tlustulimu (diskuto) 17:55, 5 Maj. 2013 (UTC)