Diskuto:Slovakio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

mi anstataŭis la nomon de la "cigana" lingvo per "romaa", ĉar tiu ĉi vorto estas nun perceptata kiel "politike korekta" en slovakio por nomi tiujn ĉi lingvon kaj nacion; cetere, ĝi kongruas kun la Esperanta principo "nomi nacion kiel ĝi nomas sin mem" (eŭskoj, kartveloj, kimroj, romaoj) —La komenton aldonis, sen subskribo, 62.131.140.230 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, nekonatulo. La menciita aŭ pli bone dirite asertita principo de esperanto estas inventaĵo de komplezema kliko, kiu ŝatas komplezi al ĉiu, sed vere komplezas al neniu, endanĝerigas la unuecon de la lingvo kaj fakte eĉ kontraŭas la spiriton de la Fundamento, precipe de la 15-a regulo. Alie mi ja subite ekuzus la vorton "dojĉa" anstataŭ "germana". Sed mi ne faras tion, ĉar tio estas stulta ideo. --Tlustulimu (diskuto) 12:42, 13 Okt. 2015 (UTC)