Diskuto:Sociologo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksta stilo estas iom tre patosa por enciklopedia artikolo.

"La kreado de la sociologio kiel scienca fako estis deĉiame asociita al la nomoj de ... " Kial ne tuj "porĉiame", por inkluzive ne nur la genezon de la universo, kiam evidente la sociologio jam ekzistis dum formiĝis la planedoj, sed ankaŭ ĉiun imageblan estontecon?

"Aliaj sociologoj de tutmondaj landoj estas jenaj..." Kiuj estas tiuj tutmondaj landoj? Se oni atribuas tiun adjektivon, devas ankaŭ esti iuj aliaj landoj. Kiuj povas esti tiuj??

Ne ke mi volas soni tre kritike: mi estas pli amuzita. ThomasPusch (diskuto) 03:46, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]