Diskuto:Somera Olimpiko 1936

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tre rekonila olimpika afiŝo estis forigita el la komunejo per la jena diskuto antaŭ monato: kvankam evidente la afiŝo en la devena lando Germanio ne plu estas kopirajta, pro la leĝo de 1996 en Usono ĝi daŭre estos sub kopirajto ĝis 2031. Do en 2032 eblos restarigi ĝin en la komunejo, se tiam iu pensos pri tio. La germana vikipedio povus senprocedure loke alŝuti la afiŝon jam nun, kaj same povus, plej bone post la realŝuto al la germana vikipedio, ankaŭ la esperanta. Sed kompreneble necesas unue trovi plian dosieron - ricevi iun el la komunejo forigitan dosieron per bonvolo de la tieaj administrantoj kutime montriĝas senŝanca. ThomasPusch (diskuto) 10:36, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

En la plano de la olimpiko iu inventis sportojn "paifado", tio nur povas esti pafado, "greshokeo", tio en Esperanto simple estas hokeo, kaj "gresmanpilkado", pri tio en la e-lingva vikipedio nur ekzistas artikolo manpilkado - eventuale pripensindas ĉu sencus havi du artikolojn, pri ekstera manpilkado ludata sur herbejo kaj pri hala manpilkado, sed mi dubas pri tio kaj ĉiukaze ĝis nun ekzistas neniuj du artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 10:51, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]