Diskuto:Somera Olimpiko 1976/moderna pentatlono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas multaj listoj pri moderna pentatlono en la olimpikoj, probable simple de alilingva vikipedio kopiitaj ĉi tien, kun multegaj ligiloj pri individuaj biografiaj artikoloj pri sportistoj, kaj se ŝajne iu esperantisto evidente entuziasmas pri tiu sporta disciplino atendeblus ke almenaŭ multaj el tiuj individuaj biografiaj artikoloj pri sportistoj verkiĝis. Sed ne: Estas nenio ajn!! Nur la puraj listoj, kun multaj eraroj en literumoj de la nomoj!!! Al kio do servu la multaj sencelaj listoj, se ili nur informas kiom multegaj biografiaj artikoloj laŭ la entuziasma listoverkinto mankas, mankas, mankas... Mi nun kompatis pri dek unuaj artikoloj pri sportistoj, sed tutcerte ne daŭrigos tion: Mi limigos min al tio forigi almenaŭ kelkajn, laŭeble multajn troajn ruĝajn internajn ligilojn. Tamen ĉiujn ruĝajn ligilojn el ĉiuj listoj forige ordigi ankaŭ estus tro granda tasko. Homoj, pripensu kion vi faras kiam vi faras centojn, milojn, dekmilojn da ruĝaj ligiloj!!! Inflacie fari tion estas idiotaĵo! --ThomasPusch (diskuto) 21:39, 12 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]