Diskuto:Spirito de Vero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vere stranga artikola ĝermo. Ĉu ne troveblas samtema teksto en unu el la multegaj alilingvaj branĉoj de vikipedio??? Se ne, mi mem dubas ĉu en la esperantlingva branĉo vere pravigeblas tiom malgranda teksto, pri kies graveco por la esperantlingva kulturo mi ne konvinkatas! Eblus simple kopii ĝin kiel etan ĉapitron en la tekston pri spiritismo, aŭ eblus konsideri vere forigi la tuton, se ne aldonatas eksteraj referencoj. Al mi malfacilas juĝi inter la du alternativoj, ĉar la tuta temo al mi persone aspektas tiom fremdega. ThomasPusch (diskuto) 02:03, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch Mi mem konsentas pri la proponata solvo transkopii ĝin. Ekzistas artikolo en la portugallingva Vikipedio, sed mi ne povas nun nek baldaŭ traduki ĝin en nian Vikipedion. Tuj kiam mi povos mi transkopios la enhavon de ĉi tiu artikoleto, post kio ni marku ĝin foriginda. Kontraŭe ĝi restos plu longe kiel ĝermo, vere ne meritanta apartan paĝon, almenaŭ nuntempe, laŭ mi. Frate, Vikiano (diskuto) 03:23, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Bone, vi zorgu pri la kopiado. Vi povas memorigi min poste per noteto en mia diskutpaĝo akiel nun per {{re}}, kaj mi tuj plenumos la forigon de la malnova ĝermo. --ThomasPusch (diskuto) 03:30, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]