Diskuto:Stabiligilo (ŝipo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam mi velas same longe kiom mi parolas Esperanton, nome ekde mia 12-a vivjaro, mi ne tute certas pri la esperanta velista termino de la priskribita aĵo, kiun ĝis nun en la esperanta vikipedio nur menciis la (komence ne tre zorge verkita) artikolo surfotabulo en la formo "glavo" inter citiloj kaj sen vikipedia ligilo. Kaj en neniu vortaro aŭ alia verko mi trovis indikon. Anstataŭ simple enkonduki la vorton "glavo" en nova, ĝis nun ne vortare listigita senco, aŭ krei neologismon (ekzemple "ŝverto" laŭ la germana, rusa, bulgara kaj litova), mi preferas kunmetitan vorton, kiu resumas la funkcion de la objekto ... kvankam "stabiligi" povus rilati al la stabileco de la vojdirekto samkiel al malhelpo de ŝanceliĝo aŭ la kunteno de unuopaj traboj en ligne kunĉarpentita ŝipa trunko (do teorie ankaŭ povus aludi al la funkcioj de kilo), do ne estas tute nemiskomprenebla.

Se iu havas pli bonan proponon kaj estas pli sperta pri velista esperanta faklingvo, ŝi aŭ li proponu tion - mi persone estus kontentigebla ankaŭ per io kiel "glavo (ŝipo)" aŭ "ŝverto".

ThomasPusch 20:00, 24. Sep 2008 (UTC)