Diskuto:Stepan Bandera

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

mi ŝanĝis "heroo" al "sangavida teroristo" pro tio ke bandera kiu respondecas pri terura morto de centmiloj da polaj familioj ja estis sangavida teroristo kaj amasmurdanto, sed se vi trovas tion "vandala ŝanĝo" kaj preferas ke restu "heroo", estas via afero, eble nomu "heroo" ankaŭ hitleron, stalinon kaj bin-ladenon, tio estas la sama kompanio ah kaj mi volus ankaŭ aldoni ke liaj disĉiploj murdis ne nur "judojn, polojn kaj rusojn" sed ankaŭ ukrainojn kiuj pretis diskuti, kompromisi kaj kontrakti kun polujo, nu sed se por esperantistoj tiu persono estas heroo, mi ne plu ion ŝanĝos

"Sangavida teroristo" estas tute emocia termino, ne taŭga por enciklopedio. Notu, ke nek pri Stalin, nek pri Hitler oni skribis tiel en la vikipedio, kaj ne nenial. Pri krimoj de UPA kaj pri tio, kiomgrade pri ili respondecas Bandera mem, ekzistas multaj diskutoj nuntempe. Eble endas vastigi artikolon, reprezentante malsamajn vidpunktojn je tiuj demandoj, kaj subtenante ilin per pruvligoj. Sed ni ĉiam restu neŭtralaj kaj uzu neŭtralan lingvon, ne emociajn fivortojn. Pri la vorto 'heroo' - nun tio estas oficia statuso de Bandera en Ukrainio. Ree, ni povas ŝati aŭ malŝati tion, sed tia estas fakto.--Goren 14:34, 29. Jan 2010 (UTC)

tio, ke iu ricevis la titolon "heroo" ne signifas ke li fakte fariĝas heroo ĉar heroeco ne estas afero de iu oficiala decido, certe ekzistas rondoj en kiuj hitler estas konsiderata heroo kaj en kiuj oni donas al li titolon de ekzemple "heroo de la blanka raso" aŭ similajn, oni ja skribu pri tio en vikipedio sed la frazo: "La 20an de Januaro 2010 la ukraina prezidento Viktor Juŝĉenko, pro senrompeco de spirito kaj heroeco titoligis Stepan Bandera-n kiel Heroo de Ukrainio. Ĉi tio estas la plej grava ukrainia premio, ĝin ricevis nepo de la heroo - Stepan Bandera." sendube devus esti ŝanĝita ĉar ĝi ja sonas kvazaŭ lia heroeco estus objektiva kaj sendiskuta afero kio estas absurdaĵo ofendega por homoj kies familioj suferis pro li kaj liaj disĉiploj. Se en iu ekspliko al la decido pri la dono al li la titolon estis skribite "pro senrompeco de spirito kaj heroeco" oni devas tion meti inter citilojn kaj aldoni ligilon al la fonto, alikaze oni nepre tion forĵetu, ankaŭ tute malnecesas skribi "ĝin ricevis nepo de la HEROO" sed ekzemple pli bonus "la nepo de la titolito" aŭ iel simile.fakte mia antaŭa ago estis iom emocia sed vi devus tion kompreni (mi simple koleriĝis) kaj ja tio ke bandera estis teroristo estas evidenta historia fakto, malkiel tio ke li estis heroo

Bone, mi ŝanĝis al pli neŭtrala varianto. Ĉu taŭgas nun?--Goren 18:10, 4. Feb 2010 (UTC)

mi supozas ke estas pli bone

Bezonata ĉapitro[redakti fonton]

Mi opinias, ke Bandera kaj banderistoj estas krimuloj, tamen en ĉi artikolo necesas esti neŭtrala. Mi proponas, ke necesas aldoni ĉapitron pri tio kiel pritaksas lian (ofte kriman) agadon en diversaj landoj kaj jaroj. Ĝuste tiam mencio pri lia (ne)ukrajna (juŝĉenka) heroeco estus taŭga. P.Fiŝo 09:03, 7. Feb 2010 (UTC)

Bone, mi startos apartan ĉapitreton pri la premio kaj reago al ĝi. Eble eventuale ĝi kreskos al plena pritrakta ĉapitro.--Goren 13:51, 2. Mar 2010 (UTC)