Diskuto:Sternaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

De kie estas prenita tiu ĉi titolo? Petro@diskkont 11:45, 5. Nov 2007 (UTC)

En la Vikipedion la titolon enmetis la roboto Maksim-bot, kiu aŭtomate tradukis anglalingvajn matematikajn artikolojn. Se ne estas iuj ekster-Vikipediaj fontoj, kiuj subtenas ĉi tiun terminon, ni devas ĝin ŝanĝi. Neniu alia lingvo uzas terminon similan al "dukto". Fakte, ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi povas kompreni aŭ kompreneti, uzas ion tradukeblan per "varieco". Ĉar mi ne trovis iun jam uzatan terminon por ĉi tiu ekster la Vikipedio, mi proponas ke ni uzu "varieco". Ĉu iu scias pri iu jam uzata termino? Aŭ ĉu iu havas pli bonan terminproponon? Marcos 11:01, 14. Feb 2010 (UTC)
PIV uzas la terminon "sternaĵo" (senco 3): [1] "Topologia spaco tia, ke ĉiu punkto havas ĉirkaŭaĵon homeomorfan al eŭklida spaco k provizita per mapoj tiaj, ke la transira bildigo de unu mapo al alia ĉiam estas homeomorfio:" — i.e., spaco loke homeomorfa al eŭklida spaco, kio estas la difino de la angla manifold. Mi ŝanĝos la titolon al la PIVa titolo, ĉar verŝajne ne ekzistas ia reala kialo por la mekanika traduko "dukto". Hyungrokkim (diskuto) 05:49, 15 Apr. 2012 (UTC)