Diskuto:Stojan Ĝuĝev

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la ŝablono "fonto" (sen fontoj)[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Por tute normala artikolo la postuloj nepre ne rajtas esti pli altaj ol por elstaraj artikoloj. La demando do estas, ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo. Mi pri tiu ĉi teksto ne atentis la demandon sed kolektis tiom da referencoj kiom mi povis en kvarontago, ĉar pri la temo Stojan Ĝuĝev iel alflugis referencoj. Sed ne ĉiam estas tiel, ne ĉio estas alŝutita al la interreto, kaj principe neniuj volontuloj havus la tempon ĉiam tiom kunskrapi fontojn. Fine la vikipedio ne dungas sciencajn lektorojn, arkivistojn kaj doktoriĝantojn, kiuj ekstremokaze per unu vikepedia artikolo el 300 000 akiru sian doktoriĝon. Ĉiukaze: nun entute estas 14 referencoj, tio sendube pli ol sufiĉas - mi elprenas la ŝablonon {{fonto}}. ThomasPusch (diskuto) 18:50, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]