Diskuto:Stratovulkano
Etoso
La vulkana speco kompreneble ne rilatas al la esperanta vorto strato, sed nur al la latina vorto stratum, do "tavolo". Pripensindas ĉu lingve pli bonus preferi la esperantlingvan vorton tavolovulkano, ol la neologismon "strato"vulkano; la vorto tavolovulkano jam uzatas en Esperanto, ankaŭ en vikipedio, ekzemple en la artikolo vulkana kratero. Mi almenaŭ nun metas alidirektigon de tiu nomo al la nuna artikolo "stratovulkano". Ne transpreni la latinismon, sed krei sialingvan vorton, ne estas ekzotikaĵo; komparu ekzemple germane Schichtvulkan (=tavolovulkano), estone Kihtvulkaan (=tavolovulkano) aŭ hungare Rétegvulkán (=tavolovulkano). --ThomasPusch (diskuto) 19:06, 22 Jan. 2013 (UTC)