Diskuto:Sub la Verda Stelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

“Sed li konsideris la lingvon kiel ludon” Mi forigis akuzativon de “ludo”. Ĉu pravas mi?

Ne, vi malpravas. Aŭ "li konsideris la lingvon kiel ludon", aŭ "li konsideris la lingvon ludo".



“Longe post kiam la Rus-Japana Milito ekfuroris, li estis mobilizita por la milito. Li vundiĝis kaj kaptiĝis, li kuraciĝis en militistara hospitalo.”
Mi legis tiun artikolon ne konante la teatraĵon. Mi ja fine komprenis la tekston sed mi sentas, ke kelkaj vortoj pri “el kiu lando estas la maljunulo, en kiulanda soldataro li estis kaj kialandano kaptis lin” utilus al facila kompreno. Necesas ja nur kelkaj adjektivoj :-)

Mi ege ŝatis legi pri tiun teatraĵon kaj mi volis scii plu, sed mi per reta serĉilo ne trovis ajnan retejon pri ĝi. Ĉu vi konas retejon? Aŭ eble la printan teatraĵan libron? Se jes, aldonu al fino de la artikolo…

Mi pensas ke tio estas tre bona artikolo! :-) Mi deziras traduki ĝin al la germana… --Sara L. 10:18, 30. Aŭg 2004 (UTC)