Diskuto:Subpendaĵo
Laŭ PIV 1970, 2002, 2005 tiu objekto nomiĝas suspensio. Difino 1: "[tekniko] Tuto de la aranĝo, kiu ebligas al korpo, aparato, parto de maŝino ks pendi de supraĵo per elastaj rimedoj, kiuj certigas tamen ĝian stabilecon: kardana ~o; oleopneŭmata ~o de aŭtomobilo. pendo~o.
Tio estas preskaŭ laŭvorte la difino el la Teknika Vortaro de Rudolf Haferkorn de 1967: suspensio: 1. [mekaniko] Tuto de la aranĝo, kiu ebligas al korpo, aparato, parto de maŝino ks pendi de fiksaj punktoj per elastaj rimedoj, kiuj certigas tamen ĝian stabilecon: kardana ~o; oleopneŭmata ~o de aŭtomobilo.
Suspensio en tiu senco estas registrita en multaj Esperanto-vortaroj, i.a.
- ĉeĥa: závěs, závěs kola (rada suspensio)
- germana (Krause 1999, 2007): Tech. Suspension, Aufhängung, Federung eines Kfz.
- hispana (De Diego): Quí. Téc. Aut. suspensio
- hungara: felfüggesztés [tech]
- itala (Minnaja): s.f. (mecc.) suspensio - sospensione pneumatica, a molla, cardanica pneumata, risorta, kardana suspensio
- nederlanda (de Smedt): suspensie 1 [tekniko] ophanging (wijze van ophangen of geheel van voorzieningen waardoor iets is opgehangen)
- rusa (Bokarev 2008-02): 2. тех. подве́ска.
- slovaka: zavesenie
kaj en multaj aliaj. La novvorton "subpendaĵo" mi trovis nenie. Mi proponas alinomigi la artikolon al la kutima suspensio. Helga Schneider 06:23, 15. Okt 2009 (UTC)