Diskuto:Sun Jatsen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaj, sub la titolo "Revolucio en 1911 kaj postaj bataloj" oni legas: "En 1911, la Ch'ing-registaro decidis ŝtatigi la fervojajn ĉefliniojn kaj per tio ekis konfliktojn [...]". Tamen, laŭ PIV "eki" estas netransitiva verbo; cetere, pro la uzo de prepozicio "per", la teksto komprenigas, ke la registaro intence komencis konfliktojn. Mi sugestas: "[...] kaj pro tio komenciĝis konfliktoj [...]". Tamen, miaj konoj pri historio de Ĉinio estas malmultaj, do mi ne scias, ĉu la sugestata vortumo estas historie ĝusta. Ivanĉjo, 09 Okt. 2021 02:53 UTC.

Stato en 2023[redakti fonton]

Mi ĵus plibonigis la enkondukon kaj unuan ĉapitron Juna epoko laŭ la anlgalingva versio aldonante referencojn por atingi altan kategorion inter havendaj artikoloj (pli ol 30 000 bitokoj). Nun indas sekvi la plibonigon. kani (diskuto) 22:29, 1 jun. 2023 (UTC)[Respondi]