Diskuto:Surĵiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas, ke la artikolo havas du lingvosciencajn erarojn:

  • Esti lingvo aŭ dialekto ne estas afero de statuso, sed de vidpunkto. La franca lingvo estas lingvo, evidente, kaj ankaŭ dialekto de la latinidaj lingvoj. Demandi, ĉu io estas lingvo aŭ dialekto, similas al demandi, ĉu iu estas virino aŭ filino. (komento de Uzanto:Lingvano)
Ĝenerale mi konsentas, ke la frazo estis kripla; mi ŝanĝis al "Kelkaj klasifikas surĵikon kiel memstaran orient-slavan lingvon, aliaj nomas ĝin ukraina dialekto, ...". Detalige, mi ne konsentas, ke en divido lingvo/dialekto ne temas pri statuso: lingvo estas kutime pli prestiĝa nomo de io formiĝinta ("kodigita"), havanta literaturon, edukadon ktp. -- kiel iu ŝercis, "Lingvo estas dialekto, kiu havas propran armeon". Do, kiam oni nomas surĵikon "dialekto" aŭ "piĝineca io", oni emfazas, ke temas pri io aĉa, nelaŭdinda kaj malkultura; kiam oni diras pri surĵiko "lingvo", oni ja rajtigas tiun idiomon konserviĝi, plu ekzisti kaj disvolviĝi, eble iusence oficialiĝi ktp. - Slavik IVANOV 17:55, 15. Sep 2005 (UTC)
  • Estas strange rezoni, ke ĝi ne estas piĝino, ĉar 'piĝino neniam formiĝas ĉe kontakto de du proksime parencaj lingvoj', krom se oni difinas piĝinon tiel. Mi ne pensas, ke oni difinas piĝinon tiel. Se jes, enmetu la vorton 'laŭdifine' por montri, ke oni fakte nenion diras per la aserto, sed mi pensas, ke oni normale difinas 'piĝinon' per gramatikaj kriterioj, do oni konstatu, ĉu ĝi estas piĝino, per observado. (komento de Uzanto:Lingvano)
Tiun aserton mi simple tradukis el la rusa artikolo pri surĵik, sed mi ne vidas en ĝi ion malbonan. Piĝino simple ne povus aperi inter du interkompreneblaj, proksime parencaj lingvoj, kiaj estas la rusa kaj la ukraina. - Slavik IVANOV 17:55, 15. Sep 2005 (UTC)

Nomo de la artikolo[redakti fonton]

Mi alinomigis la artikolon ĉar la titolo havis gramatikan eraron. Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:33, 11 Feb. 2012 (UTC)