Diskuto:Svisaj Akademioj de Sciencoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi konscias ke en la e-lingva vikipedio ne facilas ŝanĝi landnomon en artikola nomo. Tamen, en mia 40-jara esperantisteco mi tre malofte vidis la formon "Svisujo" (konsentite ke mi ne vivis fine de la 19-a jarcento), kaj ĝi aspektas al mi komprenebla anakronismo - dum la vortoj "Schweiz", "Suisse" kaj "Svizzera", kiujn la vorto penas traduki, aspektas al mi tute normalaj vortoj de la 21-a jarcento. Mi konsentas lasi senŝanĝe e-lingvan presitan libron kiu havus la formon "Svisujo" en sia titolo, sed ŝajnas al mi ke la formo "Akademioj de sciencoj Svisujo" nenie presitas en la literaturo, nur estas hazarda prefero de anonima kontribuanto 129.132.128.136, kiu antaŭ dek jaroj komencis la paĝon. Mi ne volus ŝanĝon al la de mi persone preferata formo "Svisio", ĉar baze nek temas pri mi nek pri 129.132.128.136.

Sed mi proponas apliki la diplomatan kompromison de Edmond Privat, kiu jam antaŭ cent jaroj en la alpa lando pacigis interbatalantajn subtenantojn de la nomoj "Svisio" kaj "Svisujo" - nome uzi la neŭtralan formon "Svislando" - kiu laŭ mia percepto aspektas al mi tute normala vorto de la 21-a jarcento.

ThomasPusch (diskuto) 14:01, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Cetere: bonvolu ne uzi nomojn kiel Petersplaco kun ŝanĝo de lingvo meze de la vorto. Neniu venus al la ideo en la germana skribi la vorton "Japanio" per 日本pan... duone en la japana duone en la germana. Same ankaŭ ĉi-tie nomoj estu en unu lingvo, kaj rilate al stratonomoj prefere en la loka lingvo. Se nepras, oni povas aldoni tradukon al Esperanto inter krampoj, do Petersplatz (germane: "petra placo"). Sed kion la nomo Petersplatz signifas, verŝajne ĉiu povas diveni kiu komprenas la vortojn "petra placo" kaj vidas ambaŭ vortero komenciĝas per samaj 3 literoj. ThomasPusch (diskuto) 20:04, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]